ĈIU havas sian propran motivadon por lerni novan lingvon. La impreso kaj spertoj de lernado estas eble diversaj. Estas personoj, kiuj lernas alian lingvon car ili volas iri eksterlande por studi, labori, aŭ simple ĉar la lingvo tre plaĉas al ili. Iu eble pensas, ke estas tre interese paroli lingvojn aparte de sia loka aŭ nacia lingvo. Kaj kun la nova scio, li povos libere komuniki kaj interŝanĝi informojn kun aliaj personoj internacie, precipe en la nuna epoko, kiam oni havas multajn komunikfaciligojn, ekzemple la interreton. Persone, mi tre ŝatas lerni lingvojn. Kaj mi estas certa, ke kiam oni lernas novan lingvon, oni malfermas novan pordon al nova popolo kun aparta kulturo kaj vidpunktoj. Konante la lingvon, oni povos malrapide konstrui reciprokan komprenon dum oni gardas bonan komunikadon. Sajnas tre ideale, sed ne estas sendefie provi tion. Laŭ mi, ne eblas koni multamplekse popolon sen havi bonan konon de ĝia lingvo—ĝia propra kultura identeco. Ekzemple, ĝi estas nekonvinka kompreni la davanan popolon (davane: atoin-Metô) de Okcidenta Timoro sen la konado de davana—la lingvo plej parolata de la okcidenta parto de la "insulo de sandalo".
La lernado de nova lingvo, precipe de unu tre forta, ne estas senriska. Kiam la nivelo de scio plialtiĝas kaj la situacio permesas, oni devas provi uzi la lernatan lingvon. Unuflanke, ĝi estas helpema por plibonigi la jam lernitan lingvon. Se la laboro postulas, oni devas akcepti por plenumi tion, kiun oni devas gajni. Aliflanke, la daŭra uzo de unu tre forta lingvo kun tro granda fiereco eble malfortigos la fierecon de sia propra lingvo, kaj indiĝena kaj nacia.
La afero, kiun oni devas eviti en la lernado de nova lingvo estus lingva distingado. Tio volas diri, ke por gardi ĉiun lernitan lingvon, oni devas trakti ĝin laŭ ĝia rolo en la ĉiutaga vivo. Ĝis nun, mi konsideras kaj la davanan kaj la tetuman kiel la lingvoj, kiuj donas al mi timoran identecon. La indonezia estas mia nacia lingvo, per kiu mi komunikas kun samlandanoj. La angla, konsiderata kiel la plej vaste uzata internacia lingvo, helpas min gardi kontaktan kun personoj en aliaj landoj. Krome, mi uzas ankaŭ aliajn lingvojn, ekzemple la francan, la hispanan, la portugalan, la italan, kaj Esperanton por la sama kialo. Ĉar nuntempe mi loĝas en javanparolanta urbo, mi lernas ankaŭ la javanan. Do, kiam oni lernas novan lingvon, oni jam havis la kialon—kial oni lernas ĝin. Unu lernita lingvo devas esti utila por la lernanto. La rezultato de la lernado, certe, dependas de la maniero de lernado mem. Certe ekzistas multaj manieroj, sed mi esperas, ke jene estas utilaj:
- Prononcu lautvoĉe kaj korekte ĉiun vorton;
- Lernu multajn vortojn kaj provu scii la bonan uzon;
- Provu kompreni kiel formi frazojn;
- Estu preta por uzi voĉe la lingvon. Ne gravas fari erorojn! Neniu estas perfekta!
- Aŭskultu radioelsendojn por kutimiĝi kun la normala rapideco de la parolado kaj por plibonigi vian prononcon;
- Rigardu la televidon kaj filmojn. Ĝi estas helpema por via lernado.
Yogyakarta (Jogjakarto), la 25an de aŭgusto 2007
Kara Jocxjo,
ReplyDeletedankon pro via tre interesa artikolo, "Kiam oni lernas novan lingvon". Vi certe havas la sperton pri tiu temo. Aliflanke, mi, kiu nur konas du lingvojn, timas kontrauxi ion, kion vi diras. Mi nur volas esprimi alian punkton pri via aserto, ke "ne estas ebla koni multamplekse popolon sen bona konado de ĝia lingvo".
Laux mia sperto, kiam mi vojagxis tra multaj landoj kaj renkontis homojn, kiuj ne povis paroli mian lingvon kaj mi ankaux ne povis paroli ilian, tiam mi trovis, ke la homoj mem portas ilian kulturon, ne nur la kono de la lingvo. Se ni ambaux parolas alian neutralan lingvon, ni ambaux konas multamplekse la alia.
Mi ankaux kore dankas vin pro via sagxa konsilo ke "Neniu estas perfecta". Vi certe donis bonan ekzemplon!
Amike via, Diano
Ĉu mi povas publikigi vian artikolon en nia revueto Turka Stelo (senpage abonebla, elektronika revueto). Jen la malnovaj numeroj:
ReplyDeletehttps://esperantoturkiye.wordpress.com/category/dergi-revueto/
Amike,
Vasil Kadifeli
Istanbulo, Turkujo