Monday, November 30, 2009

Malpeza Brizo je la Novjara Mateno (Angin Sepoi di Pagi Tahun Baru); De/oleh Sitor Situmorang

Bildo: https://fineartamerica.com

De Sitor Situmorang 

Al Hans kaj Joosye Teeuw

Jen la unua vidaĵo
je la novjara mateno:
La ĉielo estas hela.

(La neĝo ankoraŭ ne falas)
Proksime de la fenestro, sur la branĉo
de maljuna arbo nuda, senfolia
kiel kutime je la vintro.

Aperas tri kolomboj
silentataj en la suno por bonvenigi
la printempon.

Krome, la universo ankoraŭ silentas
kiel ĝi antendas signon
de la printempo.

Unu momenton
la molaj plumoj de la kolomboj
ŝajne preskaŭ tremas.

Blovataj de la malpeza brizo
de universo ekster la universo.

Sur la malbordo Scheveningen,
la 1an de januaro 1998


Esperantigis Yohanes Manhitu,
Yogyakarta, la 31an de aŭgusto 2007
----------------------------------
* Sitor Situmorang estas unu el la indoneziaj konataj poetoj.

Asmaradana (Kanto de Amo)

De Goenawan Mohamad

Li aŭdis la baton de flugiloj de la versperto
kaj la sprucaĵon de la resteĵa pluvo de la folio,
per la vento sur la arbo
kemuning. Li aŭdis la senripozon de ĉevalo
kaj la paŝon de la ĉaro kiam la ĉielo estas denove klara kaj vidigas
la Laktan Vojon, malproksime tie. Sed inter ili ambaŭ,
neniu diras vorton.

Poste li diras adiaŭon, tiun morton. Li rigardas la karton, la sorton,
la vojaĝon kaj unu militon duone nomita.

Li sciis, ke la virino ne plorus. Ĉar se morgaŭ matene,
sur la herboj de la korto, la piedmarkoj foriris direkte al la nordo,
ŝi ne rimarkus nek la pasintecon nek
la estontecon, ĉar ŝi jam mankis kuraĝon.

Anjasmara, mia kara frato, restu, kiel antaŭe.
Kaj la luno malakceliĝis en la vento, ignorata de la tempo.
Tra la mallumo kaj la fulgoroj, vi vorgesas mian visaĝon,
mi vorgesas la vian.

Esperantigis Yohanes Manhitu, la 31an de Aŭgusto, 2007a
-----------------------------------------
*
Goenawan Mohamad estas unu el la indoneziaj konataj poetoj.