Monday, November 30, 2009

Malpeza Brizo je la Novjara Mateno (Angin Sepoi di Pagi Tahun Baru)

De Sitor SITUMORANG


Al Hans kaj Joosye Teeuw


Je estas la unua vidaĵo

je la novjara mateno:

La ĉielo estas hela.


(La neĝo ankoraŭ ne falas)


Proksime de la fenestro, sur la branĉo

de maljuna arbo nuda, senfolia

kiel kutime je la vintro.


Aperas tri kolomboj

silentataj en la suno por bonvenigi

la printempon.


Krome, la universo ankoraŭ silentas

kiel ĝi antendas signon

de la printempo.


Unu momenton

la molaj plumoj de la kolomboj

ŝajne preskaŭ tremas.


Blovataj de la malpeza brizo

de universo ekster la universo.


Sur la malbordo Scheveningen,

la 1an de Januaro, 1998a


Esperantigis Yohanes Manhitu,
Yogyakarta, la 31an de Aŭgusto, 2007a

----------------------------------

* Sitor SITUMORANG estas unu el la indoneziaj konataj poetoj.


1 comment:

Anonymous said...

Buenas noches

It is my first time here. I just wanted to say hi!