Monday, November 30, 2009

Asmaradana (Kanto de Amo)

De Goenawan Mohamad

Li aŭdis la baton de flugiloj de la versperto
kaj la sprucaĵon de la resteĵa pluvo de la folio,
per la vento sur la arbo
kemuning. Li aŭdis la senripozon de ĉevalo
kaj la paŝon de la ĉaro kiam la ĉielo estas denove klara kaj vidigas
la Laktan Vojon, malproksime tie. Sed inter ili ambaŭ,
neniu diras vorton.

Poste li diras adiaŭon, tiun morton. Li rigardas la karton, la sorton,
la vojaĝon kaj unu militon duone nomita.

Li sciis, ke la virino ne plorus. Ĉar se morgaŭ matene,
sur la herboj de la korto, la piedmarkoj foriris direkte al la nordo,
ŝi ne rimarkus nek la pasintecon nek
la estontecon, ĉar ŝi jam mankis kuraĝon.

Anjasmara, mia kara frato, restu, kiel antaŭe.
Kaj la luno malakceliĝis en la vento, ignorata de la tempo.
Tra la mallumo kaj la fulgoroj, vi vorgesas mian visaĝon,
mi vorgesas la vian.

Esperantigis Yohanes Manhitu, la 31an de Aŭgusto, 2007a
-----------------------------------------
*
Goenawan Mohamad estas unu el la indoneziaj konataj poetoj.

No comments: