Thursday, June 19, 2008

Iom da pensoj pri la poezio

Bildo: chaihousechatter.wordpress.com

de Yohanes Manhitu

Legante kelkajn informajn fontojn pri la evoluo de lingvoj en iuj partoj de la mondo, mi finfine diras, aŭ preskaŭ konkludas, ke la plej multaj de la literaturaj tradicioj en la planedo, sen rigardo al la buŝa tradicio, komenciĝis per poezio. Kiu ajn jam studis la anglan literaturon scias, ke Beowoulf estas unu el la unuaj poemoj, kiu markis la komenciĝon de la angla literaturo. La sama afero okazis ankaŭ en la portugala kaj la itala literaturaj tradicioj. Mi supozas, ke ĝi okazis ankaŭ en aliaj europaj literaturaj tradicioj. Sed oni bezonas esploradon por scii pli pri tio. 

Ĉi tie mi ne volas paroli profunde pri la historio de la poezio, sed mi volas diri ion tre simplan pri ĝia rolo en tiu ĉi kunteksto. Leginte la fontojn, mi min tuj demandis: “Kial tiuj ĉi literaturaj tradicioj komenciĝis per la poezio, kial ne per la prozo?” Eble ĉar la poezio estis la plej preferinda tipo de literaturo en tiu tempo. Aŭ ĉar ĝi estis la plej konata maniero de persona memesprimilo dum la antikva epoko. Mi ne estas certa pri tio. Sed mi scias, ke la poezio ekzistas sub multaj formoj kaj nomoj en multaj partoj de la mondo. En Timoro, ekzemple, ni havas reciprokan buŝan poezion (davanlingve nomatan  nél), kutime deklamatan dum oni cirkaŭdancas. Ni havas ankaŭ aliajn tipojn de poezio, kiuj eble ne ekzistas en aliaj lokoj. La homoj de malaja mondo havas buŝan poezion nomatan pantun (t.e. pantuno, kun 2-4 versoj), kiun ili spontane deklamas unu al la alia. En la malaja (indonezia) literatura mondo, oni konas la grandan poeton kaj nacian heroon Raja Ali Haji el la insulo Penyengat, parto de la insuloj Riau, Indonezio. Keklfoje oni surpriziĝas, ke la plejmulto de ĉi tiuj tradiciaj trezoroj ne estas tradukeblaj, ĉar la celita lingvo ne havas la saman formon de poezio aŭ similan formulesprimon. Do, mi pensas, ke fari modernajn tradukeblajn verkojn en la indiĝenaj lingvoj helpus konservi ilin kaj prezenti la lokan saĝon al la nuntempa mondo ‒ nia tuttera vilaĝo. Kompreneble tio estu farata por larĝigi la kulturan horizonton. Oni povas preni Rabindronath Tagor kiel ekzemplon. Laŭ mia opinio, ĉi tiu granda literaturisto el Barato, per sia poezio, precipe sia traduko nomata Gitanĝali, prezentis/as al la mondo tre profundan hindan saĝon. 

La poezio malfermas la pordon de la literaturo, sed estas foje ironio de la sorto, ke ĝi ankoraŭ restas malfacila por kompreni. Iuj personoj bedaŭrante diris, ke ne estas facile legi kaj ĝui poemojn. Ni povas nin demandi, kiom ofte homoj legas poemojn. Unufoje en semajno? Eble estas pli interese legi detektivajn romanojn. Fakte, oni povas legi ambaŭ la sama libro, kiel en La nomo de la rozo de Umberto Eco. Legante ĉi tiun romanon oni havas la eblon ĝui ne nur prozon, sed ankaŭ poezion. Sed ĉar la poemoj (verkoj de kelkaj mezepokaj poetoj) estas preskaŭ tute en la latina lingvo (kiun iuj nomas morta lingvo, sed ankoraŭ ĝi ne estas vere senviva), oni foje ne komprenas sen bona traduko (bonŝance mi havas la tradukon en la indonezia lingvo, eldonitan de la eldonejo Bentang Budaya, Yogyakarta, 2004). 

Ni reiru al poezio! Kiam oni legas poemon, ne sufiĉas legi; estas grave fari pli. Foje oni devas pensi pli profunde por trovi la veran signifon malantaŭ la vortoj; estas simile al kaŝludo (sed temas pri mensa ludo "kasiĝi-kaj-serĉi"). Oni diras, ke poezia legado povas egali kontempladon. Sed tio ne okazas tre ofte; estas poemoj, kiujn oni legas sen (longa) meditado. 

Ĉiutage oni povas observi, ke poezio faras multe pli ol malfermi la pordon de la literaturo. Ĝi fakte ludas gravan rolon en la literatura evoluo. Uzante lingvon por verki poezion, poetoj serĉas la plej taŭgajn manierojn esprimi siajn pensojn kaj sentojn. Farante tion, ili perfektigas la ligvon kaj igas ĝin pli kapalbla ilo. Pri la rolon de poetoj, Samuel Johnson (unu el la plej konataj anglaj literaturistoj) unufoje asertis, ke poetoj estas homoj, kiuj konservas la purecon de la lingvo. Mi ne volas debati pri la aserto de d-ro Johnson, ĉu ĝi estas prava aŭ ne. Sed se vi volas provi tion, sufiĉas legi la verkojn de esperantlingvaj poetoj, kaj poste pensu pri ilia rolo en la Esperanto-movado.

Yogyakarta, la 10an de junio 2008

2 comments:

  1. Dankon pro via eseo. Prave,prave! Wally du Temple.

    ReplyDelete
    Replies
    1. Nedankinde, Kara Wally. Dankon pro via legado kaj komento. Ankaŭ dankon por sekvi mian esperantlingvan poezioblogon. Korajn salutojn el Jogjakarto, Indonezio.

      Delete