Friday, February 11, 2011

Domo de Amo (Rumah Cinta); de: Joko Pinurbo

Bildo: https://www.flickr.com

Mi venas en vin
en la alilanda domo kaŝita
inter du montetoj
kie la krepusko flagretas
en ĉielblua blirego.

Paro de pantalonoj flirtas
malantaŭe la fenestro:
Hej, ni lernas esti felicaj.
Estas libro malfermita sur la tablo
kaj troviĝas tie sekreta verso:
Esti malriĉa eble signifas katastrofo,
sed esti riĉa eble nur gracieco.

Mi revenas en vin
al la haltdomo ŝirmata
inter du kupoloj
kie ŝi venas vualata de la luno,
netigante la disan korpon
kaj dirante: Por ke via dormo estu pli simpla.

Esperantigita de Yohanes Manhitu el 
la poemo titolita Rumah Cinta (2003)
Yogyakarta, la 8an de septembro 2007

1 comment: