Wednesday, June 30, 2021

El Belgio kun espero


Bona novaĵo! Mia nova verko titolita Multlingva Frazlibro (reviziita kaj pligrandigita eldono) jam estas eldonita en Antverpeno, Belgio. La libro nun eldonita de Eldonejo Libera estas reviziita kaj pligrandigita eldono de la libro kun la sama titolo, eldonita de Universala Esperanto-Asocio (UAE) en Roterdamo, Nederlando, en 2009.

En tiu ĉi libro, vi trovos diversajn specimenfrazojn, kiujn vi povas rekte uzi por fari komunikadon en diversaj situacioj. Tiu ĉi frazlibro estas skribita por praktika uzo kaj enhavas dek lingvojn: Esperanton, indonezian, davanan, oficialan tetuman, kupang-malajan, anglan, francan, hispanan, portugalan, kaj italan (kiun la unua eldono ne enhavas). Krom la indonezia, troviĝas ĉi tie tri aŭstroneziaj lingvoj aktive uzataj en Timoro, nome la davana, la oficiala tetuma, kaj la kupang-malaja. 

PRODUKTO-DETALOJ Maldika helbruna kovrilo: 240 paĝoj Verkinto (memstara): Yohanes Manhitu Eldonejo: Eldonejo Libera (15an de junio 2021) Urbo & lando: Antverpeno, Belgio Internaj koloroj: Nigra & blanka Prezo: 16 eŭroj (20.05 USD) Instrua lingvo: Esperanto ISBN-13: 978-1-008-94339-1 Dimensioj: 216 x 279 mm Bonvolu kontakti Lode Van de Velde per lodchjo@gmail.com aŭ Facebook, aŭ viziti www.lulu.com, por mendi la libron.

No comments:

Post a Comment