SKRIBI en Esperanto estas skribi en planlingvo, ĉu ne? Kial? Devas esti kialo por tio? Mi skribas esperantlingve sen rigardo al la fakto ĉu ĝi estas planlingvo aŭ ne. Laŭ mi, la kialo skribi en Esperanto estas ke ĉi tiu lingvo povas esti peraĵo de homaj pensoj kaj sentoj. Tio signifas ke per ĝi mi, ano de la homaro, povas kaj havas la eblecon dividi miajn pensojn kaj sentojn kun aliaj homoj en la mondo, kiuj eblas legi esperantlingve kaj komprenas kion mi skribas. Do gravas la lingva povo kaj mia komforto, kial skribanto. Plue, mi ne povas min imagi esti esperantisto sen skribkapablo (ĉar kutime, esperantistoj ne estas analfabetoj), almenaŭ la kapablo skribi mallongan leteron.
Verdire, mi ankoraŭ ne legis la tutan verkaron de William Auld—unu el la grandaj Esperanto-poetoj—pro manko de libroj (ne estas facile trovi esperantajn lingvojn [precipe pri Esperanto-literaturo] en Indonezio). Tamen pri sia aŭtoreco en Esperanto, iuj homoj povus demandi kun miro, “Kial verki en Esperanto, lingvo sen ‘homa nacio’?” Sed Auld kaj la aliaj esperantlingvaj aŭtoroj jam decidis kaj provis siajn decidon, kies rezultatoj oni povas vidi nuntempe kun mirego. Fakte, estas homoj, kiuj provis al la mondo la kapablon de Esperanto kiel lingvo viva kaj samtempe kuraĝigis nin, la aliajn, daurigi sentede la saman laboron pere de la internacia lingvo—mirinda kreitaĵo de mirinda homarano.
Malgraŭ esti planlingvo (ofte nomita artefarita lingvo), mi—legante pri la vivo de iuj lingvoj en la nuntempa mondo—povas diri ke la sorto de Esperanto estas multe pli bona ol la sorto de multe da lingvoj, kiuj ne havas literaturon, eĉ alfabeton. En Indonezio mem—monde konata kiel paradizo de lingvistoj—estas lingvoj neeskribitaj. Estas domaĝo! Sed kio signifas ĉi tiu realeco? Oni povas antaŭvidi la estontecon de ĉi tiuj lingvoj kiel monda trezoro. Kio restos por ni (anoj de la mondo civilizita), kiam la parolantoj de ĉi tiuj lingvoj “perdos la voĉon”? Certe ni ne preĝas por ilia malapero, sed estas grave autaŭvidi tion, kiel diras la indonezia proverbo: Siap payung sebelum hujan (Prepari ombrelon autaŭ ol la pluvo). Estas pli facile konservi vivan lingvon ol revivigi mortan lingvon. Oni jam scias pri tio, ĉu ne?
Ni reiru al Esperanto kiel komunikoponto. Antaŭ multaj jaroj ke ĉi tiu majstraĵo de Zamenhof ludas ĝian rolon en la homa vivo. Mi devus ĝin trovi jam antaŭ jaroj. Sed ne gravas! La bedaŭro ne salvos min. Kio gravas, estas ke hodiaŭ mi havas la plenan eblecon kaj liberecon skribi esperantlingve sen esperi ĝis kiam la mondo komprenos mian agadon. Denove, ne gravas lingva naturo. Male gravas lingva kapablo kaj la komforto de la skribanto. Ĉu oni ĝojas skribi esperantlingve por doni ion signifoplenan a la homa vivo?
Yogyakarta, 1/IV/2010

