Wednesday, June 30, 2010

Skribi en Esperanto: Penseto mia

De: Yohanes Manhitu

SKRIBI en Esperanto estas skribi en planlingvo, ĉu ne? Kial? Ĉu devas esti kialo por tio? Mi skribas esperantlingve sen rigardo al la fakto, ĉu ĝi estas planlingvo aŭ ne. Laŭ mi, la kialo skribi en Esperanto estas, ke ĉi tiu lingvo povas esti peraĵo de homaj pensoj kaj sentoj. Tio signifas, ke per ĝi mi, ano de la homaro, povas kaj havas la eblon dividi miajn pensojn kaj sentojn kun aliaj homoj en la mondo, kiuj kapablas legi esperantlingve kaj komprenas kion mi skribas. Do gravas la lingva povo kaj mia komforto kiel skribanto. Plue, mi ne povas imagi esti esperantisto sen skribkapablo (ĉar kutime esperantistoj ne estas analfabetoj), almenaŭ la kapablo skribi mallongan leteron.


Verdire, mi ankoraŭ ne legis la tutan verkaron de William Auld – unu el la grandaj Esperanto-poetoj – pro manko de libroj (ne estas facile trovi esperantajn librojn, precipe pri Esperanto-literaturo, en Indonezio). Tamen pri sia aŭtoreco en Esperanto, iuj homoj povus demandi kun miro, “Kial verki en Esperanto, lingvo sen ‘homa nacio’?” Sed Auld kaj la aliaj esperantlingvaj aŭtoroj jam decidis kaj pruvis pravaj siajn decidojn, kies rezultojn oni povas vidi nuntempe kun mirego. Fakte, estas homoj, kiuj pruvis al la mondo la kapablon de Esperanto kiel lingvo vivanta kaj samtempe kuraĝigis nin, la aliajn, daŭrigi senlace la saman laboron pere de la internacia lingvo – mirinda kreitaĵo de mirinda homarano.

Kvankam ĝi estas planlingvo (ofte nomita artefarita lingvo), mi – legante pri la vivo de iuj lingvoj en la nuntempa mondo – povas diri, ke la sorto de Esperanto estas multe pli bona ol la sorto de multaj lingvoj kiuj ne havas literaturon, eĉ alfabeton. En Indonezio mem – tutmonde konata kiel paradizo de lingvistoj – estas lingvoj neskribitaj. Estas domaĝe! Sed kion signifas ĉi tiu realaĵo? Oni povas antaŭvidi la estontecon de ĉi tiuj lingvoj, kiuj ankaŭ estas parto de la homara trezoro. Kio restos por ni (anoj de la mondo civilizita), kiam la parolantoj de ĉi tiuj lingvoj “perdos la voĉon”? Certe ni ne preĝas por ilia malapero, sed estas grave autaŭvidi tion, kiel diras la indonezia proverbo: Sedia payung sebelum hujan (Prepari ombrelon antaŭ ol pluvos). Estas pli facile konservi vivan lingvon ol revivigi mortan lingvon. Oni jam scias pri tio, ĉu ne?

Ni reiru al Esperanto kiel komunikoponto. Jam multajn jarojn ĉi tiu majstraĵo de Zamenhof ludas sian rolon en la homa vivo. Mi devus ĝin trovi jam antaŭ jaroj. Sed ne gravas! Bedaŭro ne savos min. Tio, kio gravas, estas ke hodiaŭ mi havas la plenajn eblon kaj liberon skribi esperantlingve sen atendi ĝis la mondo komprenos mian agadon. Denove, ne gravas la naturo de la lingvo. Male, gravas lingva kapablo kaj la komforto de la skribanto. Ĉu oni ĝojas skribi esperantlingve por doni ion signifoplenan al la homa vivo?

Yogyakarta, Indonezio, la 1an de aprilo 2010
------------------------

Nun vi povas ankaŭ legi tiun ĉi eseon en Beletra Almanako 24 (Oktobro 2015; paĝoj: 91-92).
   

No comments: