
De Rieke Diah Pitaloka
Mi malfermas la fenestron de la ĉambro,
Dio min saludas:
“kion vi volas hodiaŭ?”
“Dio” mi diras, “liberigu la premegatajn animojn”.
Dio ridetas inter la rozoj.
Flarante ilian perfumon mia papago dolĉe kantas.
Mi malfermas ĝian kaĝon,
entendigas la manon,
ĝin tuŝas.
Ĝi min rigardas malkrede,
mi kapsignas.
Ĝi flugas direkte al la blua ĉielo.
Bonan matenon Dio,
kaj dankon.
Ĝakarto, la 1an de Oktobro, 2001a
Esperantigis Yohanes Manhitu,
la 31an de Aŭgusto, 2007a
1 comment:
Bung Yohanes,
Bravo! Kehadiran puisi Diah dalam bahasa Esperanto menarik! Salam, ABE dari Dili.
Post a Comment