Monday, March 23, 2009

Antaŭ ol la Maro Renkontas la Ĉielon (Sebelum Laut Bertemu Langit); de/oleh: Eka Budianta

Bildo/gambar: www.vecteezy.com

de Eka Budianta*

Unu kelonio reiras al la maro
post kiam ĝi metis ovojn sur la marbordo.
Ĉi-nokte mi enterigas la granojn
de mia poemo sur la bordo de via koro
baldaŭ mi reiros al la maro.

Mia poemo – la ovoj de tiu kelonio –
eble baldaŭ elkoviĝos 
kaj estiĝos bravaj kelonidoj,
naĝontaj ĝis mil mejloj da distanco.
Eblas ke ili mortos,
rompiĝitaj, aŭ nur piedpremitaj.

Supoze, ke unu ovo de kelonio
elkoviĝas sur la bordo de via koro,
mia kelonido ankaŭ reiros al la maro
kiel poeto reironta al la fonto de la suno
tra vilaĝoj kaj urboj, tra montoj kaj arbaroj, 
kiuj lian aĝon konsumas.

Se la ondoj min rebonvenigas,
mi nomos vin marbordo amata
kie mi plantis tiujn ĉi vortojn,
kiuj pasintece min naskis,
en la antaŭaj generacioj.

Estas prave, ke iam tiu kelonio
neniam revenos al la marbordo
ĉar ĝi ne povos daŭrigi meti ovojn.
Ĝi nur povos naĝi kaj plonĝi
en la maron por renkonti la ĉielon
je la horizonto eterna.

Esperantigis Yohanes Manhitu
Yogyakarta, la 31an de aŭgusto 2007
---------------------------------------

Sebelum Laut Bertemu Langit

Oleh: Eka Budianta

Seekor penyu pulang ke laut
Setelah meletakkan telurnya di pantai
Malam ini kubenamkan butir-butir
Puisiku di pantai hatimu
Sebentar lagi aku akan balik ke laut.

Puisiku - telur-telur penyu itu-
mungkin bakal menetas
menjadi tukik-tukik perkasa
yang berenang beribu mil jauhnya
Mungkin juga mati
Pecah, terinjak begitu saja

Misalnya sebutir telur penyu
menetas di pantai hatimu
tukik kecilku juga kembali ke laut
Seperti penyair mudik ke sumber matahari
melalui desa dan kota, gunung dan hutan
yang menghabiskan usianya

Kalau ombak menyambutku kembali
Akan kusebut namamu pantai kasih
Tempat kutanamkan kata-kata
yang dulu melahirkan aku
bergenerasi yang lalu

Betul, suatu hari penyu itu
tak pernah datang lagi ke pantai
sebab ia tak bisa lagi bertelur
Ia hanya berenang dan menyelam
menuju laut bertemu langit
di cakrawala abadi

Jakarta, 2003
---------------
*) Eka Budianta (plena nomo: Christophorus Apolinaris Eka Budianta Martoredjo, naskiĝis en Ngimbang, Orienta Javo, Indonezio, en 1956) estas konata indonezia poeto kaj verkisto. Legu pli pri li ĉe Wikipedia en la indonezia aŭ la angla.

3 comments:

  1. Olá amigo como estás?
    Um abraço

    ReplyDelete
  2. saluton indonezia amiko Johano !
    Felicxan Paskon en Kristo Resurektinta al vi kaj via familio !
    Mi sxatis vian poezion kaj gratulas al vi pro la verko de vortaro Indonezia-Tetuna.
    Bonvole informu al mi vian hejm-adreson por ke mi sendu belajn posxtkartojn pri mia regiono. Mia retadreso: vitorluizpedro@hotmail.com
    Se vi volas, mi informos mian hejm-adreson por ke vi sendu ion pri via lando !
    Cxion bonan kaj gxis la !

    ReplyDelete
  3. Salam kawan.

    Saya tidak menyangka kemarin bertemu dengan penyusun kamus bahasa tetun-indonesia.

    Senang sekali berkenalan dengan Mas Yohanes.

    Muhammad Al-Fayyadl

    ReplyDelete