Sunday, August 1, 2021

Dua Puisi Esperanto Saya dalam Majalah "Penseo"


Hari ini, Minggu, 1 Agustus 2021, dua puisi Esperanto saya terbit dalam PENSEO (No. 358), sebuah majalah sastra bulanan Esperanto yang didirikan di Republik Rakyat Cina (RRC) pada tahun 1990. Puisi-puisi itu berjudul "En la spegulo" dan "Bonvenon al mia animo".
---------------------------------------------------------------------

Hodiaŭ, dimanĉe, la 1-an de aŭgusto 2021, du el miaj esperantaj poemoj estas eldonitaj en PENSEO (N-ro 358), monata esperanta literatura revueto fondita en 1990 en la Ĉina Popola Respubliko (ĈPR). La poemoj estas titolitaj "En la spegulo" kaj "Bonvenon al mia animo".

EN LA SPEGULO

de Yohanes Manhitu

Mi sopiras paroli vizaĝon kontraŭ vizaĝo al mi mem.
Mi pensas dividi iujn dolorojn kun mi mem.
Mi ne konas alian spacon, krom tiu en la spegulo.
Estas en la spegulo, ke mi eble trovos mian kunparolanton.

Mi staras antaŭ mia mezgranda spegulo
rigardante figuron kontraŭ mi, kiu ridetas dum mi ridetas.
Ni ambaŭ parolas samtempe; neniu aŭskultas.
Ni samaspektas, sed neniu el ni estas klonita.

Mi ekkomprenas, ke aferoj ne ĉiam devas esti samaj.
Oni bezonas koni ion aŭ iun alian
por kunparoli aŭ dividi dolorojn dumaniere.
Paroli enspegule ne estas la sola maniero.

Tradukita de la aŭtoro mem el sia angla
poemo “In the Mirror” (3an de julio 2003)
Yogyakarta, 18an de oktobro 2020
-------------------------------------

BONVENON AL MIA ANIMO

de Yohanes Manhitu

Ni diru, ke mia animo estas reĝa palaco,
kie vi povas ripozi sendube.
Ni diru, ke vi estas atendata vizitanto,
kies alveno alportos al mi feliĉon.
Ni diru, ke la tempo estas la gastiganto ĉe la palaco,
kiu gvidos vin vidi ĉi tiun lokon.
La tempo lasos vin preterpasi la pordon.

Tradukita de la aŭtoro mem el sia angla
poemo “Welcome to My Soul” (2003)
Yogyakarta, 18an de oktobro 2020

No comments:

Post a Comment