- Nenomatne Nbolen (Yogyakarta: Genta Press, 2009);
- Feotnai Mapules‒Princino Laŭdata (Kumpulan Puisi Dawan-Esperanto; Antwerpen, Belgia: Eldonejo Libera, 2016);
- Lirik Santalum (Yogyakarta: Diandra Kreatif, 2019); dan
- Gitanjali (Sítnatas), terjemahan dari "Gitanjali" (1913) karya Rabindranath Tagore (Yogyakarta: Diandra Kreatif, 2019).
Sunday, July 31, 2022
Empat Buku Puisi Saya dalam Bahasa Dawan
Sunday, July 17, 2022
"La Espero" kun Indonezia, Tetuma kaj Davana Tradukoj en “Multlingva Frazlibro” (2021)
![]() |
Bildo: Eldonejo Libera (2021) |
"La Espero" estas bela poemo verkita de L.L. Zamenhof (1859–1917), la kreinto de Esperanto (la lingvo internacia), la plej sukcesa planlingvo sur la tero (ekde 1887). La poemo estis komponita laŭ marŝritmo kaj kantita kiel himno en la Esperanto-movado tra la tuta mondo.
Mi tradukis la faman poemon "La Espero" en la indonezian, la oficialan tetuman (de Orienta Timoro) kaj la davanan en 2009 kaj enkondukis la tradukojn en mia libro Multlingva Frazlibro, temas pri frazlibro en 9 lingvoj (Roterdamo: UEA, 2009). Nun la tradukoj aperas denove kun kelkaj necesaj revizioj en la nova, reviziita kaj pligrandigita eldono: Multlingva Frazlibro (reviziita kaj pligrandigita eldono), temas pri nova frazlibro en 10 lingvoj (Antverpeno: Eldonejo Libera, 2021).
Bonan legadon kaj literaturajn salutojn al ĉiuj!
---------------------------------
LA ESPERO
De: L.L. Zamenhof
En la mondon venis nova sento,
Tra la mondo iras forta voko;
Per flugiloj de facila vento
Nun de loko flugu ĝi al loko.
Ne al glavo sangon soifanta
Ĝi la homan tiras familion:
Al la mond' eterne militanta
Ĝi promesas sanktan harmonion.
Sub la sankta signo de l' espero
Kolektiĝas pacaj batalantoj,
Kaj rapide kreskas la afero
Per laboro de la esperantoj.
Forte staras muroj de miljaroj
Inter la popoloj dividitaj;
Sed dissaltos la obstinaj baroj,
Per la sankta amo disbatitaj.
Sur neŭtrala lingva fundamento,
Komprenante unu la alian,
La popoloj faros en konsento
Unu grandan rondon familian.
Nia diligenta kolegaro
En laboro paca ne laciĝos,
Ĝis la bela sonĝo de l' homaro
Por eterna ben' efektiviĝos.
-----------------------------
HARAPAN
Oleh: L.L. Zamenhof
Telah datang ke dunia sebuah perasaan baru,
Bergema sebuah seruan di seluruh dunia;
Dengan sayap-sayap angin sepoi-sepoi,
Kini biarlah ia terbang dari tempat ke tempat.
Tidak kepada pedang yang haus darah,
Ia menyeret keluarga manusia:
Kepada dunia yang terus berperang,
Ia menjanjikan kerukunan yang suci.
Di bawah tanda pengharapan yang suci,
Berhimpun para pejuang perdamaian;
Dan lekas bertumbuh gerakan ini
Melalui karya orang-orang yang berharap.
Berdiri tangguh tembok-tembok seribu tahun
Di antara para bangsa yang bercerai-berai;
Tapi perintang-perintang keras itu ‘kan runtuh,
Hancur lebur karena cinta yang suci.
Berlandaskan sebuah bahasa yang netral,
Dengan saling memahami satu sama lain,
Para bangsa ‘kan seia-sekata membentuk
Sebuah lingkaran keluarga yang besar.
Perhimpunan kita yang giat bekerja
Tak ‘kan lelah dalam karya damai,
Hingga impian indah umat manusia itu
Terwujud untuk berkat yang abadi.
Indonezia traduko: Yohanes Manhitu
---------------------------------------
ESPERANSA
Autór: L.L. Zamenhof
Sentimentu foun ida mai ona iha mundu laran,
Bolun maka’as ida to’o ba mundu tomak;
Ho liras sira-ne’ebé anin-hirin nian,
Agora husik nia semo hosi fatin ba fatin.
La’ós ba surik ne’ebé hamrook raan,
Nia dada família ema-moris nian:
Ba mundu ho funu rohan-laek,
Nia promete moris-dame lulik ida.
Iha esperansa nia tadak lulik okos,
Lutadór dame sira libur hamutuk,
No hahalok ida-ne’e sai boot lailais
Liuhosi espera-na’in sira-nia knaar.
Baki sira hamriik metin tinan rihun ba rihun
Entre nasaun sira-ne'ebé nakfahe-namkari;
Maibé barreira toos sira-ne’e sei naksobu,
Ho domin lulik, sira sei nakbaku rahun.
Iha dalen neutru ida nia baze leten,
Ho komprende malu entre maluk,
Nasaun sira sei lia-ida harii
Sírkulu família boot ida.
Ita-nia kolega-lubun ne’ebé badinas
Sei la sente isin-kole iha knaar ba dame,
To’o ema sira tomak nia mehi furak ida-ne’e
Sai realidade atu ita hetan bensa rohan-laek.
Tetuma traduko: Yohanes Manhitu
-------------------------------------
FNEKAN
Atuis: L.L. Zamenhof
Tninas feü-es némen neu pah-pinan i,
Boin ameptes natefan pah-pinan.
Nèk anin-amalulet in ninkin,
Oras i mauthe in natpén neu bale-bale.
Ka neu fa sunî amusit-aöpan nâ,
In a-nhel mansiane in umenanan:
Neu pah-pinan lê nok makenat piuta,
In a-ntaën he nèk monit-dame kninô.
Nbi fnekan ini ‘takaf kninô ‘pinan,
Atoinmeo dame-sin nabuabok,
Ma moët lê nane nânae lab-láb
Natuin tuaf afnekan sin mepu.
Tembok-sin a-nhaek namepan ton nifun-nifun
Nbi to’úfin lê mabatî-masanâ sini tnankin;
Me aëkâ ameptin lê nane lof natselan,
Tèk manekat kninô, sin lof natkuan.
Nbi uab netral-es in fanderen tunan,
Natuin a-nmahinen lekleok es nok es,
To’úfin lof hanaf mesê nahakeb nan
Umenanan mesê lê manua-‘naek.
Hit biâ-benû pukan lê a-nmakoe
Lof ka nhae fa nbi mepu neu dame,
Tala mansian ok-okê in nanait amaste
Nateabon henait tapèn tetus abalbalat.
Davana traduko: Yohanes Manhitu
Saturday, July 9, 2022
Ekrigardo pri indoneziaj proverboj*
Jen kelkaj definoj de proverbo akiritaj el diversaj fontoj:
- Proverbo estas grupo de vortoj aŭ frazo kun fiksita strukturo, kutime enhavanta analogion de iu intenco. (Kamus Besar Bahasa Indonesia [Granda Indonezialingva Vortaro][1])
- Proverbo estas hereda frazo aŭ frazfragmento uzata por plifortigi la intencon de verkado, doni konsilojn, instruadojn aŭ vivliniojn. (Harimurti Kridalaksana[2] en Kamus Linguistik [Lingva Vortaro] [1993])[3]
- Proverbo estas frazo aŭ grupo de vortoj kun fiksita strukturo, kiu enhavas unu specifan celon. (Ernawati Waridah en Kumpulan Majas, Pantun dan Peribahasa plus Kesusasteraan [Kolekto de Figuroj de Parolado, Pantuno kaj Proverboj plus Literaturo] [2014])[4]
- Proverbo estas konata frazo aŭ frazero, kiu donas konsilon aŭ diras ion ĝenerale. (The Oxford Advanced Learner's Dictionary [Oksforda Vortaro por Altnivelaj Lernantoj])[5]
- Proverbo estas mallonga aserto esprimanta popularajn konsilojn, komunan sencon, aŭ empirian observon, kiu fariĝis ordinara uzo. (Dictionnaires français Larousse [Franca vortaro "Larousse"])[6]
- Proverbo estas frazo ĝenerale konata, kiu en fiksita formo esprimas sperton, konsilon aŭ admonon per koncizaj kaj facile memoreblaj vortoj. (Vikipedio, la libera enciklopedio)[7]
- Proverbo estas mallonga, ĝenerale konata frazo de la popolo, kiu enhavas saĝon, veron, moralon, kaj tradiciajn vidpunktojn en formo metafora, fiksita kaj memorebla kaj estas transdonita de generacio al generacio. (La proverba klerulo Wolfgang Mieder)[8]
Funkcioj de proverboj
Arum Sutrisni Putri[9] asertis, ke proverboj havas kelkajn sociajn funkciojn, inkluzive de:
- doni konsilojn,
- observo de la mondo kaj cirkonstancoj,
- kiel parolantidenteco en etna grupo,
- beligi la parolan lingvon.
Tipoj de indoneziaj proverboj
Laŭ Mutia Dwi Pangesti[10], indoneziaj proverboj havas la jenajn tipojn:
- Pepatah (Aforismo): proverbo, kiu enhavas konsilojn aŭ instruojn de gepatroj. Ekzemple: Tong kosong nyaring bunyinya. (Malplena barelo laŭte resonas. Signifo: Persono, kiu multe parolas, kutime estas stulta aŭ ne havas scion.)
- Ungkapan (Esprimo): grupo de vortoj aŭ kombinaĵo de vortoj, kiu esprimas specialan signifon. Ekzemple: Besar kepala (Granda kapo. Signifo: Aroganta)
- Bidal (Diro): proverbo aŭ diraĵo, kiu enhavas konsilojn, avertojn, sugestojn, ktp. Ekzemple: Malu bertanya, sesat di jalan. (Timema por demandi, oni erarvagos survoje. Signifo: Se oni ne scias, ne timu demandi por saviĝi aŭ trovi helpon.)
- Perumpamaan (Komparo): komparo inter homoj aŭ aferoj kaj aliaj aferoj per vortoj bagai, bagaikan, bak, laksana, ktp. (kiuj signifas “kiel”). Ekzemple: Bagai anak ayam kehilangan induk. (Kiel kokidoj perdantaj sian patrinon. Signifo: Konfuzitaj kaj dividitaj pro perdo de gvidanto/zorganto.)
- Ibarat/Tamsil (Parabolo): proverbo, kiu ofte uzas la vorton ibarat (kiel) kaj havas la celon fari komparon rilatan al iu afero aŭ kazo. Ekzemple: Ibarat ayam, tiada berkais, tiada makan. (Kiel koko, neniu kraĉado, neniu manĝaĵo. Signifo: Malriĉulo, se li ne laboras, li ne manĝas.)
- Semboyan (Devizo, Moto): vortoj aŭ mallongaj frazoj uzataj kiel vivprincipo. Ekzemple: Bhinneka Tunggal Ika (La nacia devizo de Indonezio. Signifo: Unueco en diverseco)
Kelkaj karakterizaĵoj de proverboj[11]
- La uzataj vortoj estas organizitaj, sonas agrable, kaj havas signifon.
- Proverboj estas kreitaj surbaze de tre zorgema vidpunkto kaj komparo de la naturo kaj eventoj okazantaj en la komunumo.
- Proverboj estas kutime uzataj por fari aludojn aŭ beligi la lingvon.
- Proverboj estas ofte uzataj metafore kaj estas per la komprenado de sia metafora naturo, ke ni povas malplekti ĝian signifon.
- Proverboj estas pasigitaj per la tempo kun malmulta ŝanĝo en formo.
- Proverboj formiĝas kun solidaj kaj belaj lingvaj ligoj, kiuj algluiĝos al la komunumo dum generacioj.
- Proverboj ofte uzas gramatikajn kaj retorikajn rimedojn, kiuj helpas memorigi ilin, inkluzive de aliteracio, rimo, paralela strukturo, ripetado de ŝlosilaj vortoj aŭ frazoj, kaj fortaj bildaĵoj.
Listo de diversaj proverbaj libroj eldonitaj en Indonezio
a. Proverbaroj
- 10.000 Pribahasa Asli Indonesia (de Rudyant Synd, 2011)
- 1100 Peribahasa Indonesia & 160 Peribahasa Inggeris (de L.DT. Bagindo Nagari kaj Z. ST. Nagari, 1980)
- 1500 Peribahasa Indonesia dan Inggris (de R. Wahyu Nugroho, 1985)
- 3700 Peribahasa Indonesia (de Nur Arifin Chaniago & Bagas Pratama, 1998)
- Buku Pintar Peribahasa Indonesia (de Tim Agogos, 2012)
- Buku Super Peribahasa Indonesia (de Annisa Mutia, 2010)
- Bunga Rampai Peribahasa dan Pantun (de M. Syamsul Hidayat, 2004)
- Embun di Ujung Rumput ‒ Kumpulan Peribahasa Indonesia (de Dipo Udi T., 2004)
- Himpunan Lengkap Peribahasa Nusantara (de Sudaryanto, 2015)
- Kitab Peribahasa dan Pantun Terbaru (de Eko Sugiarto, 2019)
- Kitab Peribahasa Terlengkap dan Terupdate (de Immawati Fitri Lestari, 2020)
- Kumpulan Majas, Pantun, & Peribahasa Plus Kesusastraan Indonesia (de Ernawati Waridah, 2014)
- Kumpulan Peribahasa & Pantun Indonesia Terlengkap (de Tim Redaksi Cemerlang, 2019)
- Kumpulan Peribahasa Indonesia (de Tim Rexa Pustaka, 2014)
- Kumpulan Peribahasa Indonesia dari Aceh sampai Papua (de Iman Budhi Santosa, 2009)
- Kumpulan Peribahasa, Majas, dan Ungkapan Bahasa Indonesia (de Yettik Wulandari, 2019)
- Kumpulan Peribahasa, Pantun & Puisi (de MB. Rahimsyah AR., 2009)
- Peribahasa Indonesia 1 (de Giri Prastowo, 2011)
- Peribahasa Indonesia Jilid 2 (de Ade Husnul, 2008)
- Peribahasa Nusantara (de Iman Budhi Santosa, 2016)
b. Vortaroj
- Kamus 2000 Peribahasa Indonesia (de Heroe Kasida Brataatmadja, 1982)
- Kamus Lengkap Peribahasa Indonesia (de Reni Fitriani, 2014)
- Kamus Lengkap Peribahasa Indonesia (de Syahrul Ramadhan, 2002)
- Kamus Peribahasa (de J.S. Badudu, 2008)
- Kamus Peribahasa (de Sarwono Pusposaputro [redaktoro], 1987)
- Kamus Peribahasa (Mohd. Tajuddin Hj. Abd. Rahman, 2013)
- Kamus Peribahasa Indonesia (de Hari Wibowo, 2010)
- Kamus Peribahasa Indonesia (de Sugeng Panut, 2003)
- Kamus Peribahasa Indonesia (de Wulandayani N.B., 2018)
- Kamus Peribahasa Indonesia (de Yose Rizal, 2006)
[1] Vidu je https://kbbi.web.id/peribahasa.
[2] Li estas indonezia lingvisto, kiu jam verkis vortarojn kaj
aliajn eldonaĵojn en la kampo de indonezia lingvistiko. Legu pri li anglalingve ĉe https://en.wikipedia.org/wiki/Harimurti_Kridalaksana.
[3] Vidu je https://www.kompas.com/skola/read/2019/12/16/163444169/apa-itu-peribahasa-ciri-ciri-fungsi-jenis-dan-contohnya?.
[4] Vidu je https://brainly.co.id/tugas/27003037.
[5] Vidu je https://www.oxfordlearnersdictionaries.com/definition/english/proverb?q=proverb.
[6] Vidu je https://www.larousse.fr/dictionnaires/francais/proverbe/64642?q=proverbe#63918.
[7] Vidu je https://eo.wikipedia.org/wiki/Proverbo.
[8] Vidu je https://en.wikipedia.org/wiki/Paremiology.
[9] Vidu je https://www.kompas.com/skola/read/2019/12/16/163444169/apa-itu-peribahasa-ciri-ciri-fungsi-jenis-dan-contohnya?
[10] En sia libro Buku Pintar Pantun dan
Peribahasa Indonesia (2015) kaj citita de Arum Sutrisni Putri ĉe https://www.kompas.com/skola/read/2019/12/16/163444169/apa-itu-peribahasa-ciri-ciri-fungsi-jenis-dan-contohnya?
[11] Vidu je http://www.readwritethink.org/files/resources/lesson_images/lesson184/proverb_definition.pdf kaj https://www.kompas.com/skola/read/2019/12/16/163444169/apa-itu-peribahasa-ciri-ciri-fungsi-jenis-dan-contohnya?
Buku-Buku Saya Dijual di Situs Perbukuan "Thalia"
- Feotnai Mapules—Princino Laŭdata (Kumpulan puisi Dawan-Esperanto; Antwerpen, Belgia: Eldonejo Libera, Desember 2016);
- Multlingva Frazlibro (reviziita kaj pligrandigita eldono) (Buku percakapan 10 bahasa; Antwerpen: Eldonejo Libera, Juni 2021);
- Indonezia-Esperanta Proverbaro (Kumpulan peribahasa Indonesia-Esperanto; Antwerpen, Belgia: Eldonejo Libera, Januari 2022); dan
- Tetum, A Language For Everyone / Tetun, Lian Ida Ba Ema Hotu-Hotu (Buku Pelajaran Bahasa Tetun untuk Penutur Bahasa Inggris; New York, Amerika Serikat: Mondial, Agustus 2016).
Thursday, June 30, 2022
Sekilas tentang Penyanyi Anneke Grönloh
JOHANNA LOUISE GRÖNLOH, dikenal sebagai ANNEKE GRÖNLOH (Tondano, Sulawesi Utara, 7 Juni 1942 – Prancis, 14 September 2018), adalah seorang penyanyi keturunan Belanda-Indonesia (tahun aktif 1959–2017). Sejarah mencatat bahwa Anneke Grönloh populer di Indonesia, Malaysia, Singapura dan Brunei Darussalam pada awal tahun 1960-an. Ia merilis empat lagu pada tahun 1962, yaitu "Buka Pintu", "Rambut Hitam Matanya Galak", "O Ina Ni Keke", dan "Tjerewerewe". Ia juga mewakili Belanda di Kontes Lagu Eurovision 1964 dengan lagu "Jij bent mijn leven" (bahasa Belanda, Kaulah hidupku).
Bin ich klein? Ha'u ki'ik ka lae?
Bin ich klein? Ha'u ki'ik ka lae?: Zweisprachiges Bilderbuch Deutsch-Tetum - Bilinguale Bucher Von Philipp Winterberg*;
Am I small? Ha'u ki'ik ka lae?
Am I small? Ha'u ki'ik ka lae?: Children's Picture Book in English and Tetum - Bilingual Books by Philipp Winterberg*;
Sunday, June 12, 2022
Buku "Indonezia-Esperanta Proverbaro" Dijual di Situs Barnes & Noble yang Berpusat di New York
Saturday, June 11, 2022
Sertifikat Keanggotaan Dream of Equality Colombia
Asyik! Ternyata saya mendapat sertifikat keanggotaan dari organisasi sastra Dream of Equality Colombia atas kontribusi sastra saya bagi pembangunan budaya perdamaian dan kesetaraan, sebagaimana tercantum (dalam bahasa Spanyol) pada sertifikat itu: Por su aporte literario en aras de la construcción de una cultura de paz y equidad.
Beberapa tahun terakhir ini memang saya aktif membagikan puisi-puisi saya, baik karya asli maupun terjemahan, dalam bahasa Inggris, Prancis, Spanyol, Portugis dan Esperanto di berbagai grup puisi internasional (lebih dari 15 grup) di Facebook. Sangat mungkin certificado de membresía ini adalah dampak positif dari keaktifan tersebut.
Sastra, seperti musik, sanggup menjadi jembatan hubungan antarbangsa. Teruslah menulis dan berbagi dengan dunia!
Salam bahasa dan sastra ke segala penjuru bumi!
Tuesday, May 31, 2022
Mgr. Virgílio do Carmo da Silva, S.D.B., Kardinal Pertama Timor-Leste dalam Sejarah
"Kamus Indonesia-Tetun, Tetun-Indonesia" dalam Katalog Perpustakaan FTIK Universitas Semarang
![]() |
Foto Logo: https://play.google.com |
The First Comprehensive Portuguese-Indonesian, Indonesian-Portuguese Dictionary
"Kamus Indonesia-Tetun, Tetun-Indonesia" dalam Katalog Perpustakaan Kemensetneg RI
![]() |
Foto: https://setneg.go.id |
"Kamus Indonesia-Tetun, Tetun-Indonesia" dalam Katalog Perpustakaan Mahkamah Konstitusi RI
Kini Kamus Indonesia-Tetun, Tetun-Indonesia (Yohanes Manhitu; Jakarta: PT Gramedia Pustaka Utama, Juli 2007) sudah terdapat dalam katalog Perpustakaan Mahkamah Konstitusi Republik Indonesia yang beralamat di Jl. Medan Merdeka Utara No. 9-13. Jakarta Pusat, Indonesia. Salam bahasa dan sastra ke seluruh penjuru tanah air tercinta!