Monday, January 14, 2008

Ĉu oni parolas Esperanton en Indonezio?

Bildo: https://eo.wikipedia.org/wiki/Borobuduro

De: Yohanes Manhitu
.
La difinita respondo por tiu demando estas “jes”. Sed, laŭ mia scio, ankoraŭ ne estas multaj personoj kiuj parolas tiun ĉi internacian lingvon, kiu estas majstroverko de logiko kaj simpleco de Doktoro Zamenhof. Certe oni bezonas multe da tempo por enkonduki kaj disvastigi ĝin ĉi tie. Plue, oni bezonas ankaŭ paciencon por atingi sukceson en nia agado de paco kaj amikeco. Estas grave memori la latinan proverbon “labor omnia vincit improbus” (persista laboro venkas tuton).
.
Indonezio estas tropika lando kun tre multaj lingvoj. Laŭ Ethnologue.com, estas 700 lingvoj en Indonezio, signifante ke 10% el la mondaj lingvoj troviĝas ĉi tie. Imaginu ĝin! Do, vi miros, ke nur en unu insuleto troviĝas almenaŭ kvar aŭ kvin apartaj lingvoj. La plejparto de la lingvoj estas precipe regionaj, aŭ indiĝenaj, nomataj “bahasa daerah” (regionaj lingvoj). La movado de elekti solan lingvon, kiel nacia lingvo, komencis je la 28a de Oktobro, 1928a en Ĝakarto, kie junulaj riprezentantoj el tutaj partoj de la lando, tiam kolonita de la nederlandaj, venis al la ĉefurbo por deklari ĵuron, nomata “Sumpah Pemuda” (Junula Ĵuro), emfazigante la unueco de patrolando, nacio, kaj lingvo. De 1945 la indonezia estas la nacia kaj oficiala lingvo parolata de la plejparto de la popolo. Ĝi estas ankaŭ la lingvo de administrado, de instruo, ktp. Per la tre multaj lingvoj troviĝas ĉi tie, oni ofte nomas la landon “paradizo de lingvistoj”. Efektive, tiuj ĉi lingvoj havas specialan lokon en la konstitucio.
.
Koncerne la disvastigo de Esperanto en la Arkipelago, oni povas diri kun optimismo, ke estas ebla, ĉar oni konsideras ke Esperanto estas tipa semo preparita por kreski en ciuj specoj de kampo. Mi jam respondis, ke estas Esperantistoj en tiu ĉi lando, sed ili, laŭ mi scio, estas plejmulte sendependaj, aŭ sen instruisto, kiel mi kaj la aliaj. Por atingi bonan rezultadon en la disvastigado, mi opinias, ke estas tre grave bone kaj rekte klarigi le posicion kaj la rolon de Esperanto al la lernantoj ankaŭ al la popolo. Ekzistas tiu ĉi fama indonezia esprimo “kalau tak kenal maka tak sayang”, kiu signifas “se oni ne konas, oni ne amas”. Ĉar la angla estas la fremda lingvo tre parolata kaj instruata en Indonezio, estus saĝe konsideri lingvon diplomation por eviti ĝenon inter fremdaj lingvoj. Sed ne gravas! Esperanto ne estis farita je unu tago.
.
Aparte de esperanta afero en Indonezio, mi volas inviti vin por rigardi tre generale pri la nuna lingva situacio de la lando. La nacia registraro, depost la fruaj tagoj de sendependeco, estas tre okupita disvastigi la elektitan oficialan lingvon. Dume, ĝi devas esti priresponda pri la estonteco de la tre multaj regionaj lingvoj, kiuj bezonas kontinuan atencion kaj konservadon. Krome, la registraro devas ankaŭ kontroli la tre fortan fremda lingvon, la anglan, por ke ĝi ne minacu la nacian lingvon. Oni esperas ke neniu pliiĝo de la uzo de fremdaj lingvoj resultiĝos en la perdo de nacia identenco. Ĝis nun mi scias nenion pri la oficiala reakcio de la registraro de la Respubliko de Indonezio pri Esperanto. Eble ĝi ankoraŭ ne scias, ke ĉi tiu lingvo troviĝas kaj kreskas ankaŭ en la lando. Estas grave informi al ĝi pri tio? Eble vi havas la respondon.
..
Finante tiun ĉi mallongan skribaĵon, mi esperas ke Esperanto disvastiĝos pace kaj amike en “la paradizo de lingvistoj” kaj helpos nin konservi niajn netakseblajn kulturajn heredaĵojn. Se vi volas paroli pri tiu ĉi afero, parolu kun ni ĉe http://www.groups.yahoo.com. Bonvenon!

2 comments:

  1. Kia surprizo trovi blogon indonezian en Esperanto, kaj kun tiel bona lingvonivelo! Mi ege gratulas vin.

    Kaj mi rimarkis ke vi parolas ankaŭ la hispanan. Mi legis en antaŭa blogartikolo kiel vi lernis Esperanton. Sed, kie vi lernis la hispanan?

    Saluton el la kontraŭa (parolante geografie) parto de la mondo!

    ReplyDelete
  2. Saluton!

    Estus kompreneble interese kontakti la registaron, por scii kion ili opinias pri la lingvo.
    Eble ĉiuj tiuj sendependaj esperantistoj en Indonezio provu iom pli ofte renkontiĝi kaj plibonigi la lingvonivelon.
    Nur kiam oni mem tre bone konas la lingvon, oni povas konvinki aliajn pri la (relativa) simpleco de la lingvo. Poste oni povas komenci kontakti la lokajn registarojn.
    Mi donas ĉi tie la rektan ligon al la diskutgrupo: http://groups.yahoo.com/group/esperanto_indonesia/?tab=s.
    Ĉion bonan!

    ReplyDelete