De: YOHANES MANHITU
Yang elok budi, yang indah bahasa.
PROVERBOJ estas integra parto de ĉiu homa
lingvo, inkluzive de la indonezia—la nacia kaj oficiala lingvo de la Respubliko
de Indonezio (Republik Indonesia).
Troviĝas multege da indonezialingvaj proverboj. Unu proverbaro eĉ enhavas
kolekton de 10.000 originalaj indoneziaj proverboj. Sed verdire, oni ankoraŭ ne
certas pri la totala nombro de la indoneziaj proverboj.
Kio estas proverbo?
Jen kelkaj definoj de proverbo akiritaj el
diversaj fontoj:
- Proverbo estas grupo de vortoj aŭ frazo kun fiksita strukturo, kutime enhavanta analogion de iu intenco. (Kamus Besar Bahasa
Indonesia [Granda Indonezialingva Vortaro])
- Proverbo estas hereda frazo aŭ frazfragmento uzata por plifortigi la intencon de verkado, doni konsilojn, instruadojn aŭ
vivliniojn. (Harimurti Kridalaksana en Kamus
Linguistik [Lingva Vortaro] [1993])
- Proverbo estas frazo aŭ grupo de vortoj kun fiksita strukturo, kiu enhavas
unu specifan celon. (Ernawati Waridah en Kumpulan
Majas, Pantun dan Peribahasa plus Kesusasteraan [Kolekto de Figuroj de
Parolado, Pantuno kaj Proverboj plus Literaturo] [2014])
- Proverbo estas konata frazo aŭ frazero, kiu donas konsilon aŭ diras ion ĝenerale.
(The Oxford Advanced Learner's
Dictionary [Oksforda Vortaro
por Altnivelaj Lernantoj])
- Proverbo estas mallonga aserto esprimanta popularajn konsilojn, komunan
sencon, aŭ empirian observon, kiu fariĝis ordinara uzo. (Dictionnaires
français Larousse [Franca
vortaro "Larousse"])
- Proverbo estas frazo ĝenerale konata, kiu
en fiksita formo esprimas sperton, konsilon aŭ admonon
per koncizaj kaj facile memoreblaj vortoj. (Vikipedio, la libera enciklopedio)
- Proverbo estas mallonga, ĝenerale konata frazo de la popolo, kiu enhavas saĝon,
veron, moralon, kaj tradiciajn vidpunktojn en formo metafora, fiksita kaj memorebla kaj estas transdonita de generacio
al generacio. (La proverba klerulo Wolfgang Mieder)
Funkcioj de proverboj
Arum Sutrisni Putri asertis, ke proverboj havas kelkajn sociajn
funkciojn, inkluzive de:
- doni konsilojn,
- observo de la mondo kaj cirkonstancoj,
- kiel parolantidenteco en etna grupo,
- beligi la parolan lingvon.
Tipoj de indoneziaj proverboj
Laŭ Mutia Dwi Pangesti, indoneziaj proverboj havas la jenajn tipojn:
- Pepatah (Aforismo): proverbo, kiu enhavas konsilojn aŭ
instruojn de gepatroj. Ekzemple: Tong
kosong nyaring bunyinya. (Malplena barelo laŭte resonas. Signifo:
Persono, kiu multe parolas, kutime estas stulta aŭ ne havas scion.)
- Ungkapan (Esprimo): grupo de vortoj aŭ kombinaĵo de
vortoj, kiu esprimas specialan signifon. Ekzemple: Besar kepala (Granda kapo. Signifo: Aroganta)
- Bidal (Diro): proverbo aŭ diraĵo, kiu enhavas konsilojn,
avertojn, sugestojn, ktp. Ekzemple: Malu bertanya, sesat di jalan. (Timema por demandi, oni erarvagos survoje. Signifo: Se
oni ne scias, ne timu demandi por saviĝi aŭ trovi helpon.)
- Perumpamaan (Komparo): komparo inter homoj aŭ aferoj kaj
aliaj aferoj per vortoj bagai, bagaikan, bak, laksana, ktp. (kiuj
signifas “kiel”). Ekzemple: Bagai anak ayam kehilangan induk. (Kiel kokidoj perdantaj sian patrinon.
Signifo: Konfuzitaj
kaj dividitaj pro perdo
de gvidanto/zorganto.)
- Ibarat/Tamsil (Parabolo): proverbo, kiu ofte uzas la vorton ibarat (kiel) kaj havas la celon fari
komparon rilatan al iu afero aŭ kazo. Ekzemple: Ibarat ayam, tiada berkais, tiada
makan. (Kiel
koko, neniu kraĉado, neniu manĝaĵo. Signifo: Malriĉulo, se li ne
laboras, li ne manĝas.)
- Semboyan (Devizo, Moto): vortoj aŭ mallongaj frazoj uzataj
kiel vivprincipo. Ekzemple: Bhinneka Tunggal Ika (La nacia devizo de Indonezio. Signifo: Unueco en diverseco)
Kelkaj karakterizaĵoj de proverboj
- La uzataj vortoj estas organizitaj, sonas agrable, kaj havas signifon.
- Proverboj estas kreitaj surbaze de tre zorgema vidpunkto kaj komparo de la naturo kaj eventoj okazantaj en la komunumo.
- Proverboj estas kutime uzataj por fari aludojn aŭ beligi la lingvon.
- Proverboj estas ofte uzataj metafore kaj estas per la komprenado de sia metafora naturo, ke ni povas malplekti ĝian signifon.
- Proverboj estas pasigitaj per la tempo kun malmulta ŝanĝo en formo.
- Proverboj formiĝas kun solidaj kaj belaj lingvaj ligoj, kiuj algluiĝos al la komunumo dum generacioj.
- Proverboj ofte uzas gramatikajn kaj retorikajn rimedojn, kiuj helpas memorigi ilin, inkluzive de aliteracio, rimo, paralela strukturo, ripetado de ŝlosilaj vortoj aŭ frazoj, kaj fortaj bildaĵoj.
Listo de diversaj proverbaj libroj eldonitaj en Indonezio
a. Proverbaroj
- 10.000 Pribahasa Asli Indonesia (de Rudyant Synd, 2011)
- 1100 Peribahasa Indonesia & 160 Peribahasa
Inggeris (de L.DT.
Bagindo Nagari kaj Z. ST. Nagari, 1980)
- 1500 Peribahasa Indonesia dan Inggris (de R. Wahyu Nugroho, 1985)
- 3700 Peribahasa
Indonesia (de Nur Arifin Chaniago & Bagas
Pratama, 1998)
- Buku Pintar Peribahasa Indonesia (de Tim Agogos, 2012)
- Buku Super Peribahasa Indonesia (de Annisa Mutia, 2010)
- Bunga Rampai
Peribahasa dan Pantun (de M. Syamsul
Hidayat, 2004)
- Embun di Ujung
Rumput ‒ Kumpulan Peribahasa Indonesia (de Dipo
Udi T., 2004)
- Himpunan Lengkap Peribahasa Nusantara (de Sudaryanto, 2015)
- Kitab Peribahasa dan Pantun Terbaru (de Eko Sugiarto, 2019)
- Kitab Peribahasa Terlengkap dan Terupdate (de Immawati Fitri Lestari, 2020)
- Kumpulan Majas,
Pantun, & Peribahasa Plus Kesusastraan Indonesia (de Ernawati Waridah, 2014)
- Kumpulan
Peribahasa & Pantun Indonesia Terlengkap (de Tim Redaksi Cemerlang, 2019)
- Kumpulan Peribahasa Indonesia (de Tim Rexa Pustaka, 2014)
- Kumpulan
Peribahasa Indonesia dari Aceh sampai Papua (de Iman
Budhi Santosa, 2009)
- Kumpulan
Peribahasa, Majas, dan Ungkapan Bahasa Indonesia (de Yettik Wulandari, 2019)
- Kumpulan Peribahasa, Pantun & Puisi (de MB. Rahimsyah AR., 2009)
- Peribahasa Indonesia 1 (de Giri Prastowo, 2011)
- Peribahasa
Indonesia Jilid 2 (de Ade Husnul, 2008)
- Peribahasa
Nusantara (de Iman Budhi Santosa, 2016)
b. Vortaroj
- Kamus 2000 Peribahasa Indonesia (de Heroe Kasida Brataatmadja, 1982)
- Kamus Lengkap Peribahasa Indonesia (de Reni Fitriani, 2014)
- Kamus Lengkap Peribahasa Indonesia (de Syahrul Ramadhan, 2002)
- Kamus Peribahasa (de J.S. Badudu, 2008)
- Kamus Peribahasa (de Sarwono Pusposaputro [redaktoro], 1987)
- Kamus Peribahasa (Mohd. Tajuddin Hj. Abd. Rahman, 2013)
- Kamus Peribahasa Indonesia (de Hari Wibowo, 2010)
- Kamus Peribahasa Indonesia (de Sugeng Panut, 2003)
- Kamus Peribahasa Indonesia (de Wulandayani N.B., 2018)
- Kamus Peribahasa Indonesia (de
Yose Rizal, 2006)