Bildo: PT Gramedia Pustaka Utama, 2015 |
De: Yohanes Manhitu*
Por ni, indonezianoj, la portugala ne
estas nova fremda lingvo kvankam oni nek uzas nek instruas ĝin en lernejoj tra la lando,
samkiel la anglan. Malgraŭ tio, troviĝas 131 portugaldevenaj vortoj en la indonezia lingvo (KBBI[1]
1999:1188)[2].
Estas evidente, ke la vortoj bendera (flago), lemari (ŝranko),
palsu (falsa) kaj pita (rubando) devenas el la portugala, kiel provo
de la longtempa ĉeesto de ĉi tiu latinida lingvo en nia lando. Hodiaŭ, oni preskaŭ ne
scias, ke ĉi tiuj vortoj en nia nacia lingvo estas fakte adaptitaj el la lingvo
de Camões[3].
Alveno de la
portugala lingvo
Antaŭ ol Afonso de Albuquerque alvenis en Malako (nun troviĝas en Malajzio) en aprilo 1511
kaj konkeris ĝin (en aŭgusto 1511), la tiamfama ĉefurbo de la sultanujo
de Malako estis centro de la malaja
kulturo. Kompreneble, tie, regis la malaja lingvo. En novembro 1511, ĉi tiu granda ŝipisto sendis al la Molukoj, la insularo de spicoj,
tri ŝipojn sub la
gvido de António de Abreu.[4] Pli malfrue, estis en la Molukoj, ke katolikaj misiistoj
aperigis en la malaja (la tiama nomo de la indonezia lingvo) multajn vortojn el la portugala. Kvankam
la insularo falis poste en la manojn de la nederlanoj en februaro 1605, oni daŭre uzis multe da vortoj devenintaj
el la portugala. James T. Collins menciis[5],
ke en 1623, dum
la nederlanda tempo, aperis eldonaĵo titulita Catechismus
attau Adjaran derri agamma Christaon (Katekismo aŭ Doktrino de la Kristana
Religio), en kiu troviĝas la vorto Christaon (portugala: cristão).
Influo
al indiĝenaj lingvoj
La portugala influas ne nur la
indonezian, la nacian kaj ofialan lingvon, sed ankaŭ plurajn indiĝenajn
lingvojn en Indonezio, kiu estas konata kiel paradizo por lingvistoj. Ĉi tie, ni
prenu nur kelkajn ekzemplojn el la davana (la plej parolata indiĝena lingvo en
Okcidenta Timoro, ankaŭ vaste uzata en Oekusi-Ambeno, Orienta Timoro) kaj la
kupang-malaja (la malaja dialekto precipe parolata en Kupang, la ĉefurbo de la
Provinco de Orienta Nusa Tenggara, Indonezio). En la davana (indonezilingve: bahasa Dawan), troviĝas pluraj
portugaldevenaj vortoj kiel tetu (subtegmento;
el teto), ajuda (helpanto dum la meso; el ajudante),
lensu (poŝtuko; el lenço), hosti (hostio; el hóstia),
kunfesat (konfeso; el confissão), Pasku (Pasko; el Páscoa),
kaj Natal (Kristnasko; el Natal). Kaj en la kupang-malaja,
ekzistas ankaŭ pluraj portugaldevenaj vortoj kiel kunyadu aŭ ĝia mallonga formo nyadu
(bofrato; el cunhado), gargantang (gorĝo; el garganta), kaj saku (sako; el saco).
Familiaj
nomoj
Dank' al la evidenta influo de la
portugala ĉeesto en Indonezio, ĝis hodiaŭ ekzistas
portugalaj familiaj nomoj sur la insuloj Timoro kaj Flores. Sed male al kiuj
troviĝantaj en Orienta Timoro, sajnas ke la portugaldevenaj familiaj nomoj en Orienta
Nusa Tenggara (NTT) jam estas distorditaj. Ĉi tie, mi prenas nur kvin ekzemplojn
por provi al vi la fakton.
Familiaj nomoj[6] |
|
Modifitaj |
Originalaj |
de Rosari |
do Rosário |
Fernandez |
Fernandes |
Fretis |
Freitas |
Lopis |
Lopes |
Mendez |
Mendes |
Mendonsa |
Mendonça |
Parera |
Pereira |
Riberu |
Ribeiro |
Preĝa lingvo
Suprize estas, ke post tre multaj jaroj
de la foriro de portugaloj el Indonezio, oni trovas ankaŭ personojn, kiuj daŭre
uzas la portugalan kiel preĝa lingvo. En Larantuka, la ĉefurbo de la distrikto
Orienta Flores, laŭ Kal Müller en sia libro East
of Bali, From Lombok to Timor (1997), grupo de maljunaj virinoj nomata Mama Muji (libere tradukita kiel “Laŭdantaj
Patrinoj”) preĝas en kio sonanta kiel rompita portugala lingvo. Müller menciis
en tiu libro, ke eĉ la portugala konsulo, kiam li vizitis tiun historian urbeton
antaŭ kelkaj jaroj, ne povis kompreni vorton de tiuj preĝoj. Laŭ la sama fonto,
malgraŭ tiu realeco, la maljunaj virinoj daŭras preĝi en tiu nekomprenata
lingvaĵo. Ĝi sajnas pli adora ol vortsignifa afero. Krom tio, la kromnomo de Larantuka
estas Kota Reinha Rosari (indonezilingve,
Urbo de Rozaria Reĝino). La nomo Reinha Rosari[7] mem devenas el la portugala Rainha do Rosário, unu el
la titoloj de Sankta Maria, la patrino de Jesuo Kristo. Kaj ĉiujare antaŭ la Pasko, oni
povas partopreni la procesion de Semana Santa
(portugallingve, Sankta Semajno) en Larantuka.
Kursoj
kaj eldonaĵoj
Malgraŭ la fakto ke la portugala estis
la eŭropa lingvo kiu unue alvenis al la Arĥipelago (indonezilingve:
Nusantara), vi miros scii ke hodiaŭ
troviĝas nur unu portugallingva kurso en la tuta lando. Oni donas tiun kurson
ĉe la Universitato Indonezia (UI) en Ĝakarto, la ĉefurbo de la lando. Mankas
ankaŭ libroj pri la portugala lingvo, por ke la indonezianoj povu lerni ĝin, se
ili volas. Jam pasas pli da 500 jaroj de historia rilato inter la Insularo kaj
Portugalujo, sed nur en 2015 aperis Kamus
Portugis-Indonesia, Indonesia-Portugis (granda portugala-indonezia,
indonezia-portugala vortaro, eldonis PT Gramedia Pustaka Utama), kiu indikas la
riĉecon de la indonezia kaj la portugala lingvoj, kaj faciligas kulturan kaj
sciencan intersaĝojn.
Kunkludo
Vortoj ja markas historion, kaj historio
mem estas gravega leciono. La ekzisto de portugaldevenaj vortoj en la indoneziaj
lingvoj nepre ne estas unutagkreita afero. Tial mi, indoneziano, esperas, ke la
rilato inter la du popoloj (indonezia kaj portugala) kaj ankaŭ kun la
portugallingvaj popoloj tra la mondo daŭrigos pro paco kaj amikeco. Oni devas
lerni el la pasinteco por krei pli bonan estontecon. Dum ni spiras, ni esperas.
[1] Kamus Besar Bahasa Indonesia (Granda Indonezilingva Vortaro; Ĝakarto: Balai Pustaka, 1999).
[2] Sed laŭ mia trovaĵo, kiun
mi aperigis en Kamus Portugis-Indonesia,
Indonesia-Portugis (granda portugala-indonezia,
indonezia-portugala vortaro; paĝo
1505-1509), troviĝas 144 portugalaj vortoj en la indonezia.
[3] Luís Vaz de Camões (1524/1525–1580), aŭtoro de la nacia epopeo Os Lusíadas (La Luzidoj:1572), estas konsiderata kiel la plej grava portugala kaj portugallingva poeto.
[4] Legu pli ĉe https://pt.wikipedia.org/wiki/Afonso_de_Albuquerque.
[5] En Bahasa Melayu, Bahasa Dunia (indonezilingve, La Malaja, Monda
Lingvo), tradukis Alma Evita Almanar (2005) el
la anglalingva originalo: Malay, World Language: a short history (La
Malaja, Monda Lingvo: mallonga historio;
Kuala-Lumpuro: Dewan Bahasa dan Pustaka, 1996).
[6] La kompleta listo
troviĝas en mia Kamus Portugis-Indonesia,
Indonesia-Portugis; paĝo 1496-1497).
[7] Estas Puteri Renha Rosari (PRR: Filinoj de la
Rozaria Reĝino), kongregacio religia fondita en
Larantuka (1958) de Mgr. Gabriel Manek, SVD (1913–1989), la dua indonezidevena episkopo de la
Romkatolika Eklezio.
*) Verkisto, tradukisto, sola
aŭtoro de Kamus Portugis-Indonesia, Indonesia-Portugis, la unua granda
portugala-indonezia, indonezia-portugala vortaro (Ĝakarto: PT Gramedia
Pustaka Utama, la 14an de decembro 2015; http://ymanhitu-works.blogspot.com/2015/12/kamus-portugis-indonesia-indonesia.html), loĝanta en Yogyakarta, Indonezio.
Gratulon pro viaj eksplikoj. Mi mem brazilano kaj portugalparonto neniam sciis pri tiuj influoj de la portugala en la indoneziaj lingvoj.
ReplyDelete