Saturday, January 28, 2023

Ekrigardeto pri la davana lingvo*

Bildo: http://epress.anu.edu.au/oota/ch1.htm

De: Yohanes Manhitu

La davana lingvo (davane: Uab Metô; tetume: lia-dawan, lia-baikenu; indonezie: bahasa Dawan; angle: the Dawan language) estas la plej vaste parolata enlanda lingvo en Okcidenta Timoro. Ĝi estas uzata plejmulte de la Atoni Pah Metô (laŭlitere “Homoj de la Seka Lando”) en la distrikto kaj la provincia ĉefurbo Kupang, la distrikto Timor Tengah Selatan (Suda Centra Timoro), la distrikto Timor Tengah Utara (Norda Centra Timoro) kaj kelkaj partoj de la distrikto Malaka, kaj ankaŭ estas uzata kiel nacia lingvo en Oekusi-Ambeno, distrikto de la Demokrata Respubliko de Orienta Timoro (tetume: Repúblika Demokrátika Timór-Leste; portugale: República Democrática de Timor-Leste). (Jogjakarto, Indonezio, 2016)
-----------------
*) Prenita el la dulingva poemaro davana-esperanta "Feotnai Mapules -- Princino Laŭdata" (Antverpeno: Eldonejo Libera, 2016; paĝo xiv)

No comments:

Post a Comment