Monday, January 11, 2021

Ekrigardeto pri la Portugala Lingvo en Indonezio


Bildo: PT Gramedia Pustaka Utama, 2015

De: Yohanes Manhitu*

Por ni, indonezianoj, la portugala ne estas nova fremda lingvo kvankam oni nek uzas nek instruas ĝin en lernejoj tra la lando, samkiel la anglan. Malgraŭ tio, troviĝas 131 portugaldevenaj vortoj en la indonezia lingvo (KBBI[1] 1999:1188)[2]. Estas evidente, ke la vortoj bendera (flago), lemari (ŝranko), palsu (falsa) kaj pita (rubando) devenas el la portugala, kiel provo de la longtempa ĉeesto de ĉi tiu latinida lingvo en nia lando. Hodiaŭ, oni preskaŭ ne scias, ke ĉi tiuj vortoj en nia nacia lingvo estas fakte adaptitaj el la lingvo de Camões[3].

Alveno de la portugala lingvo

Antaŭ  ol Afonso de Albuquerque alvenis en Malako (nun troviĝas en Malajzio) en aprilo 1511 kaj konkeris ĝin (en aŭgusto 1511), la tiamfama ĉefurbo de la sultanujo de Malako estis centro de la malaja kulturo. Kompreneble, tie, regis la malaja lingvo. En novembro 1511, ĉi tiu granda ŝipisto sendis al la Molukoj, la insularo de spicoj, tri ŝipojn sub la gvido de António de Abreu.[4] Pli malfrue, estis en la Molukoj, ke katolikaj misiistoj aperigis en la malaja (la tiama nomo de la indonezia lingvo) multajn vortojn el la portugala. Kvankam la insularo falis poste en la manojn de la nederlanoj en februaro 1605, oni daŭre uzis multe da vortoj devenintaj el la portugala. James T. Collins menciis[5], ke en 1623, dum la nederlanda tempo, aperis eldonaĵo titulita Catechismus attau Adjaran derri agamma Christaon (Katekismo aŭ Doktrino de la Kristana Religio), en kiu troviĝas la vorto Christaon (portugala: cristão).

Influo al indiĝenaj lingvoj

La portugala influas ne nur la indonezian, la nacian kaj ofialan lingvon, sed ankaŭ plurajn indiĝenajn lingvojn en Indonezio, kiu estas konata kiel paradizo por lingvistoj. Ĉi tie, ni prenu nur kelkajn ekzemplojn el la davana (la plej parolata indiĝena lingvo en Okcidenta Timoro, ankaŭ vaste uzata en Oekusi-Ambeno, Orienta Timoro) kaj la kupang-malaja (la malaja dialekto precipe parolata en Kupang, la ĉefurbo de la Provinco de Orienta Nusa Tenggara, Indonezio). En la davana (indonezilingve: bahasa Dawan), troviĝas pluraj portugaldevenaj vortoj kiel tetu (subtegmento; el teto), ajuda (helpanto dum la meso; el ajudante), lensu (poŝtuko; el lenço), hosti (hostio; el hóstia), kunfesat (konfeso; el confissão), Pasku (Pasko; el Páscoa), kaj Natal (Kristnasko; el Natal). Kaj en la kupang-malaja, ekzistas ankaŭ pluraj portugaldevenaj vortoj kiel kunyadu aŭ ĝia mallonga formo nyadu (bofrato; el cunhado), gargantang (gorĝo; el garganta), kaj saku (sako; el saco).

Familiaj nomoj

Dank' al la evidenta influo de la portugala ĉeesto en Indonezio, ĝis hodiaŭ ekzistas portugalaj familiaj nomoj sur la insuloj Timoro kaj Flores. Sed male al kiuj troviĝantaj en Orienta Timoro, sajnas ke la portugaldevenaj familiaj nomoj en Orienta Nusa Tenggara (NTT) jam estas distorditaj. Ĉi tie, mi prenas nur kvin ekzemplojn por provi al vi la fakton.

Familiaj nomoj[6]

Modifitaj

Originalaj

de Rosari

do Rosário

Fernandez

Fernandes

Fretis

Freitas

Lopis

Lopes

Mendez

Mendes

Mendonsa

Mendonça

Parera

Pereira

Riberu

Ribeiro

Preĝa lingvo

Suprize estas, ke post tre multaj jaroj de la foriro de portugaloj el Indonezio, oni trovas ankaŭ personojn, kiuj daŭre uzas la portugalan kiel preĝa lingvo. En Larantuka, la ĉefurbo de la distrikto Orienta Flores, laŭ Kal Müller en sia libro East of Bali, From Lombok to Timor (1997), grupo de maljunaj virinoj nomata Mama Muji (libere tradukita kiel “Laŭdantaj Patrinoj”) preĝas en kio sonanta kiel rompita portugala lingvo. Müller menciis en tiu libro, ke eĉ la portugala konsulo, kiam li vizitis tiun historian urbeton antaŭ kelkaj jaroj, ne povis kompreni vorton de tiuj preĝoj. Laŭ la sama fonto, malgraŭ tiu realeco, la maljunaj virinoj daŭras preĝi en tiu nekomprenata lingvaĵo. Ĝi sajnas pli adora ol vortsignifa afero. Krom tio, la kromnomo de Larantuka estas Kota Reinha Rosari (indonezilingve, Urbo de Rozaria Reĝino). La nomo Reinha Rosari[7] mem devenas el la portugala Rainha do Rosário, unu el la titoloj de Sankta Maria, la patrino de Jesuo Kristo. Kaj ĉiujare antaŭ la Pasko, oni povas partopreni la procesion de Semana Santa (portugallingve, Sankta Semajno) en Larantuka.   

Kursoj kaj eldonaĵoj

Malgraŭ la fakto ke la portugala estis la eŭropa lingvo kiu unue alvenis al la Arĥipelago (indonezilingve: Nusantara), vi miros scii ke hodiaŭ troviĝas nur unu portugallingva kurso en la tuta lando. Oni donas tiun kurson ĉe la Universitato Indonezia (UI) en Ĝakarto, la ĉefurbo de la lando. Mankas ankaŭ libroj pri la portugala lingvo, por ke la indonezianoj povu lerni ĝin, se ili volas. Jam pasas pli da 500 jaroj de historia rilato inter la Insularo kaj Portugalujo, sed nur en 2015 aperis Kamus Portugis-Indonesia, Indonesia-Portugis (granda portugala-indonezia, indonezia-portugala vortaro, eldonis PT Gramedia Pustaka Utama), kiu indikas la riĉecon de la indonezia kaj la portugala lingvoj, kaj faciligas kulturan kaj sciencan intersaĝojn.

Kunkludo

Vortoj ja markas historion, kaj historio mem estas gravega leciono. La ekzisto de portugaldevenaj vortoj en la indoneziaj lingvoj nepre ne estas unutagkreita afero. Tial mi, indoneziano, esperas, ke la rilato inter la du popoloj (indonezia kaj portugala) kaj ankaŭ kun la portugallingvaj popoloj tra la mondo daŭrigos pro paco kaj amikeco. Oni devas lerni el la pasinteco por krei pli bonan estontecon. Dum ni spiras, ni esperas.

Yogyakarta, la 24an de januaro 2019


[1] Kamus Besar Bahasa Indonesia (Granda Indonezilingva Vortaro; Ĝakarto: Balai Pustaka, 1999).

[2] Sed laŭ mia trovaĵo, kiun mi aperigis en Kamus Portugis-Indonesia, Indonesia-Portugis (granda portugala-indonezia, indonezia-portugala vortaro; paĝo 1505-1509), troviĝas 144 portugalaj vortoj en la indonezia.

[3] Luís Vaz de Camões (1524/1525–1580), aŭtoro de la nacia epopeo Os Lusíadas (La Luzidoj:1572), estas konsiderata kiel la plej grava portugala kaj portugallingva poeto.

[4] Legu pli ĉe https://pt.wikipedia.org/wiki/Afonso_de_Albuquerque.

[5] En Bahasa Melayu, Bahasa Dunia (indonezilingve, La Malaja, Monda Lingvo), tradukis Alma Evita Almanar (2005) el la anglalingva originalo: Malay, World Language: a short history (La Malaja, Monda Lingvo: mallonga historio; Kuala-Lumpuro: Dewan Bahasa dan Pustaka, 1996).

[6] La kompleta listo troviĝas en mia Kamus Portugis-Indonesia, Indonesia-Portugis; paĝo 1496-1497).

[7] Estas Puteri Renha Rosari (PRR: Filinoj de la Rozaria Reĝino), kongregacio religia fondita en Larantuka (1958) de Mgr. Gabriel Manek, SVD (19131989), la dua indonezidevena episkopo de la Romkatolika Eklezio.



*) Verkisto, tradukisto, sola aŭtoro de Kamus Portugis-Indonesia, Indonesia-Portugis, la unua granda portugala-indonezia, indonezia-portugala vortaro (Ĝakarto: PT Gramedia Pustaka Utama, la 14an de decembro 2015; http://ymanhitu-works.blogspot.com/2015/12/kamus-portugis-indonesia-indonesia.html), loĝanta en Yogyakarta, Indonezio.

1 comment:

  1. Gratulon pro viaj eksplikoj. Mi mem brazilano kaj portugalparonto neniam sciis pri tiuj influoj de la portugala en la indoneziaj lingvoj.

    ReplyDelete