Bildo: Eldonejo Libera, 2022 |
MIA juĝo pri la libro estas ekstreme favora, kaj mi esperas, ke similaj verkoj aperos ankaŭ pri proverboj de aliaj aziaj kaj afrikaj lingvoj, ĉar sub la malsamaj kulturaj kovriloj (indonezianoj parolas pri rizo kaj la eŭropa proverbaro de Zamenhof pri pano) oni malkovras, ke homoj estas ĉiuj kaj ĉie egalaj kun samaj zorgoj, samaj amoj kaj malamoj, samaj bonoj kaj malbonoj, kaj do tiuj, kiuj provas kredigi al ni, ke ekzistas popoloj elektitaj, gvidaj popoloj kaj gvidataj – ankoraŭ evoluontaj popoloj, simple mensogas por sia profito. Homoj estas samaj, kaj mi mem ne povas trovi kernajn malsamecojn inter indonezia aŭ itala kamparano kaj eŭropaj elituloj. Kaj, kiam temas pri gravaj homaj valoroj – helpemo al aliaj homoj, ĝentila kunvivado, prizorgo de malfortuloj – nekleraj kamparanoj ofte superas la superklerajn gvidantojn. (Fonto: Artikolo "Post Babelo estu lingvo monda, sed kulture eŭropa" de Renato Corsetti el la magazino MONATO)
No comments:
Post a Comment