Friday, November 30, 2007

Post forta impreso venis longa serĉo*

Bildo: Farita de Yohanes Manhitu

De: Yohanes Manhitu*

Antaŭ kelkaj jaroj, kiam mi estis studento de angla lingvo en la Universitato de Nusa Cendana (Undana), en Kupang, Okcidenta Timoro, en la klaso de historia komparativa lingvuistiko, krom la “naturaj” lingvoj oni lernis ankaŭ pri unuj planitaj lingvoj. Kaj la tre regula esperanta gramatiko surprizis min. Kompare kun la davana lingvo – la plej parolata indiĝena lingvo de la okcidenta parto de la “insulo de santalo” –, Esperanto estas multe pli simpla. Bedaŭrinde, en tiu tempo mi ne povis lerni ĝin, ĉar mi estis tro okupita per mia studado. Sed la semo de kuriozaĵo pri ĝi ekkreskigis malrapide sed certe en mi.

La tempo pasigis, kaj finfine venis la horo por koni pli malproksime Esperanton kiam mi ĵus ekvivis en Yogyakarta – unu el la plej kulturaj urboj de Indonezio. Unu tagon, mi rememoris Esperanton kaj mi provis trovi informojn pri ĝi en la reto, kie subite aperis al mi la retpaĝo de la retkurso de Esperanto. Mi sentis kiel mi trovis trezoron. Mi tuj presis rekte de la reto kelkajn paĝojn kaj eklernis la lingvon interrete. Mi regule sendis la resultojn al instruisto, kies nomon mi bedaŭrinde forgesas. Sed poste mi haltis la kurson, ĉar mi pensis, ke mi povus uzi la autodidaktan metodon, kiu estas sendependa.

Kiam mi jam trovis la facilecon de Esperanto per la autodidakta lernado, mi tre volis diri tion klare kaj koncize al ĉiuj en nia lando. Kaj per unu artikolo titolita Esperanto, Bahasa Dunia Masa Depan? (la indonezia, Esperanto, la Estonta Mondlingvo?) kiu aperis en la tablojdo Intisari, mi komencis disvastigi informon pri la internacia lingvo. Poste, kelkaj samlandanoj kiuj jam legis la artikolon kaj estis kuriozaj pri ĝi min kontaktis per retletero por diskuti pri la lingvo. La forta deziro por pli disvastigi Esperanton en nia lando motivigis min fari retliston en Yahoo!Groups. Nun la membroj de tiu ĉi listo plejparte estas internaciaj esperantistoj. Unuflanke, la partopreno de ĉi tiuj multilingvaj samideanoj tre fortigas la uzon de Esperanto kiel sola komunikilo de la listo. Aliflanke, ĉi tiu situacio ŝajne malhelpas la partoprenon de la novaj lokaj esperantaj lernantoj en niaj diskutoj. Sed ne gravas! Ĉiuj novaj lernantoj povos partopreni kiam ili estos pretaj. Bonvenon!

Mi persone tre ŝatas (internacian) amikecon kaj la kulturon, nacian kaj de aliaj landoj, precipe mi valorigas la lingvan egalecon en la planedo. Kaj por efektivigi tiun ĉi grandan ŝatecon, mi kredas, ke Esperanto estas helpema ilo. Krome, mi ĉiam konvinkiĝas, ke lingva beleco troviĝas en la literaturo (poezio, prozo, k.c.). Tial, mi ŝatas legi esperante kaj jam ĝoje elektis Esperanton kiel unu de miaj memesprimiloj. Ĉu vi ankaŭ faros tion?

Jogjakarto, Indonezio, oktobro 2007
--------------------------------------
*) Ĉi tiu eseo troviĝas en Esperanto kaj mi: Eseoj de 180 esperantistoj el 17 aziaj landoj (Ĝunma, Japanio: Horizonto, 2007; paĝo 48-49).
**) Indonezia verkisto kaj tradukisto, loĝanta en Jogjakarto. Kelkaj el liaj verkoj estas Kamus Indonesia-Tetun, Tetun-Indonesia (Ĝakarto: PT Gramedia Pustaka Utama, 2007), Kamus Portugis-Indonesia, Indonesia-Portugis (Ĝakarto: PT Gramedia Pustaka Utama, 2015), originala poemaro en Esperanto Sub la vasta ĉielo (Candelo, Aŭstralio: Mondeto, 2010), davana-esperanta poemaro Feotnai Mapules—Princino Laŭdata (Antverpeno: Eldonejo Libera, 2016), kaj angla-franca poemaro A Walk at Night (Une promenade de nuit) (Antverpeno: Eldonejo Libera, 2017). 

No comments:

Post a Comment