Friday, February 11, 2011

Domo de Amo (Rumah Cinta); de: Joko Pinurbo

Bildo: https://www.flickr.com

Mi venas en vi
en la alilanda domo kovrita
inter du montetoj,
kie la krepusko flagretas
en ĉielblua blirego.

Unu paro de pantalonoj flirtas
malantaŭe la fenestro:
Vidu, ni lernas esti felicaj.
Estas libro malfermita sur la tablo
kaj troviĝas tie la sekreta verso:
Esti malriĉa eble signifas katastrofon,
sed esti riĉa eble nur gracon.

Mi revenas en vi
al la halta domo ŝirmata
inter du kupoloj,
kie ŝi venas portanta vualon de luno,
netigas la malnetan korpon,
kaj diras: Por ke via dormo estu pli simpla.

Esperantigita de Yohanes Manhitu el 
la poemo titolita Rumah Cinta (2003)
Yogyakarta, la 8an de septembro 2007

1 comment: